Fargo | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Fargo |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | psikologia suspensa filmo, black comedy television program, televida dramserio, komedia dramo, crime television series |
Aktoroj | Billy Bob Thornton • Allison Tolman • Colin Hanks • Martin Freeman • Bob Odenkirk • Adam Goldberg • Russell Harvard • Oliver Platt • Patrick Wilson • Ted Danson • Kirsten Dunst • Jean Smart |
Muziko de | Jeff Russo |
Amplekso | |
Sezonoj | 5 |
Epizodoj | 51 |
Elsendo | |
Bilda formato | 16:9 |
Unua elsendo | 15 apr. 2014 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Fargo (samnoma en la angla) estas krimdrama televidserio kreita fare de Noah Hawley. La serio inspiras en la filmo " Fargo " de la fratoj Coen, kiuj estas inter la produktantoj de la serio.
Kiel la filmo, la serio ankaŭ okazas en neĝema Minesoto. Kaj ĉiu epizodo de la serio komenciĝas per la mesaĝo: "Ĉi tio estas vera rakonto. La priskribitaj okazaĵoj okazis en Minesoto en 2006. Laŭ peto de la pluvivantoj, la nomoj estis ŝanĝitaj, pro respekto por la mortintoj. La cetero estas rakontita ekzakte kiel ĝi okazis."
La elsendo de la unua sezono de la serio komenciĝis la 15-an de aprilo 2014 ĉe la usona televidkanalo FX Networks, kaj samtempe ĝi estis elsendita en multaj aliaj kablaj televidaj retoj tra la mondo. La unua sezono de la serio ĉefroligas Billy Bob Thornton, Martin Freeman, Colin Hanks, Alison Tolman kaj Bob Odenkirk. La unua sezono de la serio gajnis la Premion Oran Globon. [1]
La serio estis renovigita por dua sezono, kiu estis elsendita la 12-an de oktobro 2015. Ĉi tiu sezono ĉefroligas Kirsten Dunst, Patrick Wilson, Ted Danson, Brad Garrett kaj pli.
La 23-an de novembro 2015, la serio estis renovigita por tria sezono, kiu estis elsendita la 19-an de aprilo 2017. Ĉi tiu sezono ĉefroligas Ewan McGregor en duobla rolo, Carrie Coon, Mary Elizabeth Winstead, Goran Bogdan, David Thewlis kaj Michael Stolberg. [2]
Post la tria sezono, la serio iris al paŭzo por neantaŭdefinita periodo, kun kreinto Noah Hawley okupata de aliaj projektoj kaj deklaranta mankon de kreiva direkto por kvara sezono. En junio 2017 Hawley deklaris la eblecon de kvara sezono en proksimume 3 jaroj.
La kvara sezono, kiu estis filmita en la aŭtuno de 2019, kaj ĉefroligas Chris Rock, Jesse Buckley kaj Jason Schwartzman, inter aliaj, estis elsendita la 27-an de septembro 2020. La intrigo de la sezono okazas en Kansasurbo, Misurio en la 1950-aj jaroj.
En februaro 2022, la serio estis renovigita por kvina sezono.